Kondutkodo

Ni deziras provizi sperton agrablan kaj liberan de ajna molesto. Ni ne toleros moleston en ajna formo.

Molesto inkluzivas ofendajn parolajn komentojn rilate al sekso, genra identeco kaj esprimon, seksa orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, korpa dimensio, nacideveno, aĝo, religio, etno, seksajn bildojn en publikaj spacoj, intencan timigadon, postkuradon, ĝenan fotadon aŭ registradon, ĝenan interrompadon de interparoloj aŭ aliaj eventoj, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton.

Diskutoj aŭ bildoj rilataj al sekso estas netaŭgaj dum la kunveno, inkluzive ĉe prelegoj, trejnadoj, festaj eventoj, kaj sociaj komunikiloj.

Ni atendas ke la partoprenantoj sekvu tiujn regulojn. Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizantoj povas preni ajnan agon ili konsideras taŭga, inkluzive averti la ofendinton aŭ forpeli tiun homon de la kongreso sen repago. Partoprenantoj petitaj haltigi ajnan molestan konduton estas atendataj fari tion tuj.

Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestita, aŭ havas iu ajn alian zorgon, bonvolu kontakti membron de la organizteamo tuj.