Oftaj Demandoj

Kio estas ARE?

La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto estas ĉiujara esperanta evento. Esperantistoj de nordorienta Usono kaj orienta Kanado kunvenas por paroli Esperanton kaj ĝui ĝian kulturon. La evento gastas ĉe la kampuso de la YMCA ĉe Silver Bay en Silver Bay, Nov-Jorkio, ekde 2005 (antaŭae la evento okazis en Vermonto).

Mi estas komencanto. Ĉu mi estos bonvenita?

Certe, vi estos bonvenita! Esperantistoj je ajna nivelo estas invititaj por partopreni kaj ĝui la eventon. Paroli la lingvon kaj aŭskulti aliajn parolantojn estas grava por progresi en ajna lingvo, kaj la plej multo de esperantistoj estas paciencaj kaj kuraĝigaj, helpemaj al vi ekzerciĝi en la lingvo.

Kiom ĝi kostas?

Registriĝi por ARE kostas po $10 (usonaj dolaroj) persone. Tamen, ĉi tiu kotizo estas nuligita se vi registriĝi antaŭ la 31-a de aŭgusto. Rezervadoj por tranokti ĉe la kampuso de la YMCA kostas pli. Bonvolu legi nian paĝon pri la eventloko por sciiĝi pri viaj elektoj, kaj nepre kontaktu nin pri ajnaj demandoj, kiujn vi havas.

Ĉu mi povas prezenti?

Certe! Prelegoj dum ARE estas prezentitaj de partoprenantoj, kiuj ĝuas disigi siajn pasiojn kaj spertojn inter aliaj esperantistoj. Iu, kiu almenaŭ parolas Esperanton je konversacia nivelo kaj sentas sin kapable povas prezenti. Kvankam ne estas limdato por proponi prelegon, bonvolu sciigi nin kiel eble plej baldaŭ por ke ni listigos ĝin en la horaro.

Ĉu la YMCA akomodas specialajn nutrajn bezonojn?

La manĝejo ĉe Boyd Center servas vegeteranajn kaj nevegeteranajn manĝaojn. Vi diskutu ajnajn zorgojn (ekz. nuksalergio, glutenalergio, ktp.) kun reprezentanto de la YMCA ĉe Silver Bay kiam vi faras vian rezervadon por ke ili povos akomodi vin kiel eble plej bone.

Ĉu laborantoj de YMCA parolas Esperanton (aŭ la francan)?

Bedaŭrinde, ne. La laborantoj de la YMCA ĉe Silver Bay nur parolas la anglan. Se vi havas problemon kaj bezonas helpon komuniki, organizanto de la evento volonte agos kiel tradukisto.