26a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

12–14 oktobro 2019 · Silver Bay, Nov-Jorkio

La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) kunigas esperantistojn de nordorienta Usono kaj orienta Kanado por tri tagoj de amuzo kaj amikeco. Okazos la evento ĉe la bieno de la YMCA de Silver Bay apud la bela Lago Georgo ĉe la bazo de la Adirondaka Montaro.

Esperantistoj venas ĉefe de Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, kaj Nov-Jorkio, kaj pasintaj partoprenantoj venis de Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ Japanio. La evento estas vere internacia sperto, kiu prezentas okazon konektiĝi kun aliuloj de malsamaj kulturoj per komuna dua lingvo.

Kion Homoj Diras

Perfekta loko por ripozi, konatiĝi kun novaj amikoj kaj progresigi vian lingvoscion. Mojosa etoso, komunaj manĝoj kaj interesaj diskutoj. ARE estas mia plej ŝatata evento ekde mi vivas en Norda Ameriko!

Tamara Anna KoziejTamara Anna Koziej

ARE estas amuza kaj unika evento. La aŭtuna sezono, kampuso de Silver Bay, kaj esperantistoj de Usono, Kanado, Kebekio, kaj de kelkaj aliaj landoj, miksiĝas kun la varma etoso de Esperantujo farante tre specialan tri-tagan semajnfinon.

Raúl GarcíaRaúl J García

Mi sentis min nervosa ĉar mi estis nur komencanto, sed la homoj estis tiel bonvenemaj ke mi apeanŭ atendas partopreni en la venonta ARE!

Amir KhademAmir Khadem

Sponsoroj

  • Rochester Esperanto Club
  • La Nov-Jorkia Esperantisto
  • Syracuse Esperanto Society