28a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

8–10 oktobro 2022 · Silver Bay, Nov-Jorkio

La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) kunigas esperantistojn de nordorienta Usono kaj orienta Kanado por tri tagoj de amuzo kaj amikeco. Okazos la evento ĉe la bieno de la YMCA de Silver Bay apud la bela Lago Georgo ĉe la bazo de la Adirondaka Montaro.

Esperantistoj venas ĉefe de Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, kaj Nov-Jorkio, kaj pasintaj partoprenantoj venis de Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ Japanio. La evento estas vere internacia sperto, kiu prezentas okazon konektiĝi kun aliuloj de malsamaj kulturoj per komuna dua lingvo.

Kion Homoj Diras

Perfekta loko por ripozi, konatiĝi kun novaj amikoj, kaj progresigi vian lingvoscion. Bonega etoso, komunaj manĝoj, kaj interesaj diskutoj. ARE estas mia plej ŝatata evento ekde mi vivas en Norda Ameriko!

Tamara Anna KoziejTamara Anna Koziej
Kebekio

ARE estas amuza kaj unika evento. La aŭtuna sezono, la kampuso ĉe Silver Bay, kaj esperantistoj de Usono, Kanado, Kebekio, kaj de kelkaj aliaj landoj, miksiĝas kun la varma etoso de Esperantujo farante tre specialan tri-tagan semajnfinon.

Raúl GarcíaRaúl J García
Nov-Jorkio

Mi sentis min nervosa ĉar mi estis nur komencanto, sed la homoj estis tiel bonvenemaj, ke mi apenaŭ atendas partopreni en la venonta ARE!

Amir KhademAmir Khadem
Vermonto

Sponsoroj

Rochester Esperanto Club La Nov-Jorkia Esperantisto Syracuse Esperanto Society Fariĝu sponsoro